trampuh marĉelo - kaŝtelir
esperanto

www.trampuh.hr
Početna stranica
SeliGranperi
Kušaonica vina
Kaštelir
Turistički vodič
Esperanto
Crtice
Kontakt:
GSM: 091 528 34 91
 
malvazija istarska
 
 
 
 
Malvazija
Berba 2005.
Berba 2006.
Vinistra

 

Saluton!

Mi nomiĝas Marĉelo. Esperatnon mi eklernis en la urbo Rijeka en la jaro 1974-a.
Tiam studanto mi ekinteresiĝis pri nia lingvo, kaj komencis aŭskulti kurson ĉe la Rijeka-a klubo "A. Š. Turković" kaj  sukcese pasis A ekzamenon. 
Post tri jaroj, t.e. la  1977-a, mi sukcesis pasi B ekzamenon en Primoŝteno.
Sekve mi gvidis plurajn kursojn  en Rijeka ĉe la societo "A.Š. Turković" kiu tiam troviĝis en Korzo t.e. en la centro de la urbo.Trampuh Marĉelo - atestilo


Mi militservis en la jaro 1978/79-a kaj fininte la servon mi revenis hejmen en mian naskiĝlokon Kaŝtelir  en duoninsulo Istrio apud urbeto Poreĉ. Tie mia esperantista ageco koncentriĝis je preparo de la unua e-kurso en Poreĉ, sed tiamaj potenculoj sukcesis bloki mian agadon kiu ne estis politike "afabla". Eĉ mi tribunan proceson havis!
Malgraŭ tio mi sukcesis havi multajn esperantistajn renkontiĝojn kaj daŭre legis esperantajn librojn kaj aŭskultis esperantajn radio-elsendojn.


Trampuh Marĉelo - atestiloMia aktiveco hodiaŭ disvolviĝas en kunlaboro kun rijeka-aj kaj triestaj esperantistoj, pere interretaj kaj personaj kontaktoj.
Krom esperanto, mi okupiĝas pri kultivado de vinvitoj kaj olivoarboj. Mia kelo estas trezoro de la domo. De tempo al temo mi ĉiĉeronas turismajn grupojn tie ĉi en Istrio.
Mi precipe fieras pri tri plantitaj olivarboj en korto de mia domo, kiel simboloj de paco kaj simboloj de nia lingvo: dimanĉon, la 17-an de marto 2002 estis plantitaj olivarboj Trieste, Hamburgo kaj Sydney kiuj hodiaŭ gaje kreskas.

 

esperanto.humanitas.info - Internacia Humanista Esperanto-Portalo